Inigo Montoya
@Inigo__Montoya
Followers
629
Following
2K
Media
459
Statuses
1K
Vulpo kuras, La kampanuloj tintas. En la arbaroj, ŝajnas tiel laŭta. Kio estas tiel grava ?
Joined May 2013
Mia edzino lernis unu lingvon kreitan pro la serio "House of the Dragon" (High Valyrian). Tiu ĉi vere estas malfacila kun 6 deklinacioj por la nomoj, 3 por la adjektivoj, 2 kategorioj por la verboj... Nun, ŝi volus, ke mi lernu ĝin ankaŭ por havi interparolanton 😅😅 #Esperanto
1
0
4
Unu el miaj plej ŝatataj desertoj : la pavlova, kreita omaĝe al fama rusa baletistino. 🤤 #Esperanto
0
0
2
Antaŭ kelkaj monatoj, mi malkovris tiun grupon : @Tautumeitas. Samokaze, mi eltrovis, ke la latva lingvo estas lingvo tre bela kaj muzika, ne sufiĉe konata miaopinie. #Esperanto
https://t.co/PW1ZOAkKxL
0
0
2
Mi ĵus legis la lastan volumon de la serio Asteriks. Malgraŭ la forpaso de siaj du kreintoj, tiu komikso ankoraŭ estas tre komika kaj moderna. #Esperanto
1
0
3
Mi vizitis la stacidomon de Limoĝo, urbo precipe konita pro sia produktado de porcelanaĵoj. Kaj tiu ĉi certe estas la plej bela stacidomo, kion mi iam ajn vidis. #Esperanto
0
0
3
Mi ŝakludis kontraŭ roboton de Chess .com. Kiam la komputilo analizis la matĉon, ĝi konsideris, ke mi ludis tiun ĉi matĉon kiel ludanto kun Elo-nombro de 2400. Mi neniam atingis kaj atingos tiun nivelon. Mi pensas, ke la komputilo provas flati min... #Esperanto
0
0
2
Kelkfoje, memoraĵoj, simplaj kaj malgravaj, eterne fiksiĝas en via memoro. Sufiĉas bruo, vorto aŭ odoro por reaktivigi ilin, eĉ post multaj jaroj, kvazaŭ ĉio okazis hieraŭ... #Esperanto
0
0
2
Hodiaŭ, mi estis invitita de fervoja kompanio, kiu uzas vaportrajnojn, kaj mi unuafoje manĝis en manĝ-vagono laŭ la modo de la pasinta jarcento. Mi tiom multe esperis vidi Hercule Poirot... 😅 #Esperanto
2
0
5
Mi respondas al unu el miaj propraj pepoj. Mi trovis rete tiun mapon kaj volis kunhavigi ĝin kun la amatoroj. #SenutilaSciaĵo #Esperanto
Infane,mi avide legis la komiksojn de Disney. Mi konfesas,ke mi kelkfoje ankoraŭ legas kelkajn el tiaj rakontoj kaj rememoras tiun epokon,kiam mi promenis ĉie kun mia skolta manlibro. Kiel oni nomas la nevojn de Donaldo en viaj landoj? En Francio,ili estas Riri, Fifi kaj Loulou.
2
1
8
Mi uzis Grok por krei animaciojn de kelkaj desegnaĵoj, kiujn mi faris. La rezulto estas amuza. #Esperanto
0
1
3
Dum la somero, mi eltrovis ludolibrojn en librovendejo. Mi ludis per tiaj libroj kiam mi estis juna, dum la jaroj 80-aj. Mi estis saĝa kaj mi nur aĉetis 2 el ili. Hodiaŭ, mi denove povas esti ĝoje mortigita de ĉiaj monstroj sur mia sofo, mia sieĝo, en mia lito... Kia plezuro! 😁
1
3
8
Eĉ la hundoj ankoraŭ ĝuas la bonajn tagojn de tiu somero. Baldaŭ, kun Septembro, la rutina ĉiutago rekomenciĝos kaj, rapide, la aŭtuno frapos je nia pordo. #Esperanto
0
4
13
Eta defio dum la somero... https://t.co/ZwNh1rUGJb
#Esperanto
0
0
0
Nun mi ĝuas la trankvilecon de mia bieno okaze de la unuaj tagoj de miaj ferioj. Tie, en la herbejoj, nur estas aŭdeblaj la vento, la birdoj kaj la insektoj. Tiu ĉi loko estas izolita for de la tempo kaj de la mondo. Mi ŝategas ĝin. #Esperanto
2
1
4
Mi faras eksperimenton : mi alŝutas tiun foton, kiun mi mem kreis per AI, al ĉiuj miaj sociaj retoj. Kaj mi atendos por ekscii, ĉu ĝi reaperos kvazaŭ atesto de la ekzistado de unukornuloj. Jes... Tio ridigas min... 😁 #Esperanto
3
2
10
Kiam mi veturis sur vojo inter kampoj, mi vidis ian etan tornadon pasantan apud mia aŭto. Mi haltigis la aŭton kaj ekprenis mian poŝtelefonon tamen la fenomeno jam malfortiĝis... #Esperanto
1
2
9
Infane, mi kutimis desegni sur diversaj paperoj kiam mi enuis en lernejo. Hodiaŭ, mi rimarkas, ke mi ankoraŭ faras tion dum tro longedaŭraj kunsidoj. 😁 #Esperanto
1
3
7
Lasu min diri ion. Mi malŝategas la ulojn insidemajn, malicajn, arogantajn kaj insultemajn. Mi pli malŝategas, kiam ili trudas sian ĉeeston en mia hejmo. Tiuj perfiduloj povus ŝanĝi vin en malbonulon : oni ne frotiĝas al malpureco sen malpuriĝi! 😠 #Esperanto
0
0
1
Mi spektis la filmon "Minecraft" en kinejo hodiaŭ kaj mi gajnis "luksegan" sitelon por la krevmaizo... 😁 Tiu tago estis bona malgraŭ la pluvo. @jackblack ĉiam estas inspiranta. #Esperanto
1
1
4